Parcours historique
Vojiro
La historia vojiro konsistas el dek haltejoj (1.5 km) kaj komenciĝas ĉi-tie.
Vi retrovos la bildon de la urba blazonŝildo Montigny-le-Bretonneux ĉe la supra angulo maldekstre de ĉiu ŝildo.
Laŭ peto de la municipo, tiu blazono estis kreata en la jaro 1979 de Victor Belot. Li estas franca historiisto, verkisto kaj surrealista pentristo, kiu naskiĝis la 8an de julio 1923, kaj mortis la 2an de januaro 2000.
La blazono
En la supra parto:
La maldekstra supra parto elvokas la apartenon al reĝa bieno.
La dekstra supra parto rememorigas la apartenon al antikvaj sinjoroj de Montigny el la militista nobelaro.
En la malsupra parto:
La ermenaj punktornamaĵoj montras la dependecon al provosto de Montfort-l'Amaury antikva sinjoreco de grafoj kiuj iĝis bretonaj dukoj.
La verda koloro simbolas la originan kamparan econ de la urbo.
La blua koloro elvokas la marĉan econ de la loko. La adjektivo "Bretonneux" signifas "marĉa, kota".
Lexique
Nomo | Prononco | Signifo |
---|---|---|
Bretagne | [Bretanj] | Bretonio: oksidenta franca regiono |
Le Manet | [Le Mane] | Nomo de la urba kvartalo |
Le Village | [Le Vilaĵ] | Nomo de la urba kvartalo |
Montfort-l'Amaury | [Monfor-l'Amori] | Proksima urbo |
Montigny-le-Bretonneux | [Montinji-l'Bretoneŭ] | Nomo de la urbo |
Victor Belot | [Viktor Belo] | Propra nomo |
▶ Retour