La Mairie-École

La Mairie-École

En 1881-1882, la leĝoj de Jules Ferry igis la elementan instruadon senpage kaj devige por infanoj de 6 ĝis 13 jaraj. La municipoj devas krei laikan publikan lernejon.
Ofte urbodomo kaj lernejo estis unika konstruaĵo. La plej ofta instalado konsistigas urbodomon en centra korpo kaj, en la simetriaj flankaĵoj, la knabinan kaj la knaban lernejojn. En la lernejo kaj en la urbodomo okazas edukado de la civitanoj.
La ornamaĵo de la konstruaĵo (frontono, surskriboj…) montras la respublikan intencon en aserti potencon.

Memoriga steleo: omaĝo al instruistoj

Post la unua mondmilito, la Ĝenerala Konsilio de Seine-et-Oise decidis la 24an de februaro 1919, pendigi memortabulon en ĉiu knaba aŭ gea publika lernejo. Tiu celas memorigi "la superan lecionon de ekzemplo por la nuntempaj kaj estontaj generacioj de niaj lernantoj".

Ĉi tiu tabulo estas dediĉita:

"AL LA INSTRUISTOJ DE SEINE-ET-OISE
AL LA INFANOJ DE LA KOMUNUMO
MORTINTAJ POR LA PATRIO
LA DEPARTEMENTO
1914-1918"



Nomo Prononco Signifo
Jules Ferry [Ĵul Feri] Fama franca politikisto
Le Village [Le Vilaĵ] Nomo de la urba kvartalo
Mairie-École [Meri-Ekol] Urbodomo-lernejo
Montigny-le-Bretonneux [Montinji-l'Bretoneŭ] Nomo de la urbo
Seine-et-Oise [Sen-e-Ŭaz] eksdepartemento trairita de du riveroj Sejno kaj Ŭazo

Retour