Le pré Saint-Martin

La Pré Saint-Martin

Tie, en la Mezepoko, okazis tre grava brutara foiro. Festoj kiel ekzemple la Saint-Jean-fajro, la fajrobrigada balo (pri la franca revolucio) kaj artfajraĵo okazis tie. Dum jaroj, ĉi tiu tereno estis ankaŭ uzata kiel sportejo de najbaraj lernejoj. En 2016, la urbo instalis tie edukan fruktoĝardenon.

Eduka fruktoĝardeno

Ne hezitu eniri sur la herbejon! Itinero, konsistanta el ludemaj kaj informaj paneloj pri fruktarboj kaj ankaŭ pri biodiverseco, ebligas vin malkovri la fruktoĝardenon. Vi ankaŭ povas konsulti la dediĉitan paĝon ĉe www.montigny78.fr skanante tiun nigra QR-kodon.



Nomo Prononco Signifo
Pré Saint-Martin [Pre San-Marten] Nomo de la urba kvartalo
La Saint-Jean [la San-Ĵan] Somera festo
Le Village [Le Vilaĵ] Nomo de la urba kvartalo
Montigny-le-Bretonneux [Montinji-l'Bretoneŭ] Nomo de la urbo

Retour