Le château de la Couldre
La kastelo de La Couldre
En 1863, Vincent Notta, urbestro de la komunumo, finas konstrui ĉi tiun kastelon kun pli ol 30 ĉambroj meze de 13-hektara arbara parko. La posedaĵo restas en la sama familio ĝis sia vendo en 1973.
De aprilo 1977 ĝis 2011, la kastelo estas administra konstruaĵo, kiu gastigas la servojn de la EPA (Publika institucio pri teritoria mastrumado) kaj poste de la CASQY (Grupo de Aglomeraj Komunumoj de Saint-Quentin-en-Yvelines).
Ekde 2018, ĝi fariĝas EHPAD (Loĝejo por Maljunaj Dependaj Personoj).
Kun ĝia MANSART-stila tegmento, la kastelo ankoraŭ havas du fasadojn ornamitajn per MEDALIONOJ kaj FESTONOJ laŭ la stilo Napoleono III.
La Ferme Manet, kiu disvolviĝis dum la 19a jarcento, ankaŭ apartenas al la familio Notta.
Nomo | Prononco | Signifo |
---|---|---|
Ferme Manet | [Ferm Mane] | Farmobieno Mane |
La Couldre | [La Kuldr] | Nomo de la kastelo |
Le Village | [Le Vilaĵ] | Nomo de la urba kvartalo |
Mansart | [Mansar] | Fama franca arkitekto de Ludoviko XIVa |
Montigny-le-Bretonneux | [Montinji-l'Bretoneŭ] | Nomo de la urbo |
Napoléon III | [Napoleon 3] | Franca imperatoro de 19a jarcento |
Saint-Quentin en Yvelines | [Sen Kenten en Ivelin] | Urbaro |
Vincent (Marin) Notta | [Vinsen (Marin) Nota] | Eksurbestro de Montigny |
▶ Retour