L’avenue des IV Pavés du Roy
Avenuo de IV Pavés du Roy, la fabriko Perrier kaj la societo Kontron.
Antaŭ la revolucio, la vilaĝo apartenis al la parko-bieno de la kastelo de Versajlo.
La nomo de la avenuo de IV Pavés du Roy devenas de la kvar pavimeroj dekoritaj per lilio limigantaj la reĝan bienon.
La Fabriko Perrier kaj la societo Kontron.
En 1965 Perrier instalas sian fabrikon de enboteligo en Montigny-le-Bretonneux.
En 1970, Perrier anoncas esti transcedonta al John Cadbury kaj Jacob Scweppes grandan parton de siajn aktivecojn kaj precipe la fabrikon de enboteligo.
En 1992, la laboristoj, pleje portugalaj, montras ilian malkonsenton kun la fabrika estraro.
Inter 1990 kaj 1995, diversaj fabrikejoj, Montigny inkluzive, estas fermitaj.
Tiu industria spaco ankaŭ loĝigis la societon Kontron, kies aktiveco estas la fabrikado de aparataro por medicina bildigo kaj radiologio.
La restrukturo de la ejo komenciĝas ekde 2006 kaj nun prezentas novan loĝejokvartalon.
Sur la aerfoto de la kvartalo Le Village en 2006, estas videblaj :
• La kastelo de la Coudre
• La Pré Saint-Martin
• La societo Kotron
• La setlejo Simmontigny
• La loĝdomo Villa des nymphes (konstruata)
Pavimero dekorita per lilio
En la centra parto de la urba insigno, la lilio estas ligita de kvar blankaj kvadratoj, kiuj figuras la kvar pavimerojn.
Nomo | Prononco | Signifo |
---|---|---|
IV Pavés du Roy | [Katr Pave du Rŭa] | 4 pavimeroj de la Reĝo |
Jacob Schweppes | [Ĵakob Ŝŭeps] | Nutra industriulo |
John Cadbury | [Ĝon Kadburi] | Nutra industriulo |
La Couldre | [La Kuldr] | Nomo de la kastelo |
Le Village | [Le Vilaĵ] | Nomo de la urba kvartalo |
Montigny-le-Bretonneux | [Montinji-l'Bretoneŭ] | Nomo de la urbo |
Perrier | [Perje] | Nomo de fabriko |
Simmontigny | [Simontinji] | Nomo de la setlejo |
Versailles | [Versaĵ] | Urbo apud Parizo fame konata de ĝia reĝa kastelo |
Villa des nymphes | [Vila de nimf] | Vilao de nimfoj |
▶ Retour